16. Mi faris decidon
Este es el episodio 16 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo, publicado el 6 de octubre de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace. Saluton, geamikoj! Multe da laboro, malmulte da esperantujo Jam pasis preskaŭ du monatoj de kiam mi revenis al TikTok, kaj mi daŭre faras provojn. Mi decidis apartigi la podkaston disde TikTok. Ĝis nun mi alŝutis plurajn epizodojn. Mi uzis la aŭdion por fari filmeton kun la kovrilo de la podkasto kiel fiksa bildo kaj aldonis subtitolojn. Mi konstatas, ke tio ne multe interesas la uzantojn, ĉar tia enhavo ne tre bone funkcias en TikTok. Do, ĉar mi venis ludi, mi decidis apartigi la du mondojn: en TikTok estos la filmetoj, kaj ĉi tie la podkasto. Eble, se la podkasto daŭros pli ol unu sezonon, mi devos serĉi aliajn platformojn. Nuntempe, ni aŭskultu nin ĉi tie. Ĝis!
- Transcript